|
Preskaŭ
ĉiuj homoj asertas, ke la sano kaj la mono estas la plej grandaj
bonaĵoj de tiu ĉi mondo. Kaj ili eĉ akceptas, ke el ambaŭ la
sano plej gravas, ĉar mono sen sano malmulte valoras.
Malgraŭ
tiu ĝenerale interkonsentita veraĵo, la agoj de la homoj preskaŭ
ekskluzive celas mongajnon. Rekte aŭ ne rekte, pere aŭ senpere,
monon celas la terkulturisto, kiu plugas la teron; la scienculo,
kiu enfermiĝas en sia laboratorio; la studento, kiu ĉeestas la
kolegion aŭ la universitaton; la industriisto, la komercisto, la
metiisto, la artisto, la pastro, la advokato, la profesoro ktp.
Kompreneble,
ĉar nur per mono oni povas akiri la ĉiutagan panon, pagi la vestojn,
la distrajoĵn kaj amuzaĵojn kaj eĉ la rimedojn por sin instrui
aŭ sin eduki .
Tamen ĉiuj agnoskas, ke la sano pli valoras
ol la mono. Ni vidu nun kion faras la homoj por konservi sian sanon.
Flankenlasante
momente la heredajn kaj denaskajn malsanojn, ni povas certigi, ke
ĉiu homa estulo alvenas al la mondo kun altvalora kapitalo, kiun
li mem ne gajnis, sed ricevis por ĝuorajto: tiu kapitalo nomiĝas
"sano".Cxiu persono estas komisiita administri tiun kapitalon tiel,
ke ĝi ne perdiĝu nek malpliiĝu sed kontraŭe, ke ĝi konserviĝu
kaj eĉ pligrandiĝu.
Se ni liveras novan aŭtomobilon al
iu aŭtisto, la daŭro de la veturilo dependas de la prudento laŭ
kiu li ĝin stiros. Se li estas zorgema, ĝi daŭros multajn jarojn,
liverante grandan utilon, ĝis pro natura eluzado ĝi ne plu funkcios.
Sed se la stiristo, anstataŭ zorgi pri la konservado de la aŭto,
ĝin kondukas al troa rapideco kaj sur netravetureblaj vojoj
kaj malatentas la cent detalojn pri ĝia bona funkciado, finfine
ĝi ne plu moviĝos aŭ ĝi bruege dispeciĝos en iu ajn kurbiĝo
de la vojo.
Ekzakte la samo okazas al la homo.
Cxiu
estas la zorganto de sia propra sano. Tiu, kiu ĝin flegas, ĝuas
sanan vivon kiu profitigas lin mem kaj liajn kunhomojn dum multaj
jaroj ĝis fine la natura morto, tiel malofta hodiaŭ, lin atingas.
Tiu,
kiu ĝin malflegas, suferas mil afekciojn, malsanojn kaj perturbojn;
li estas devigata viziti hospitalojn, klinikojn, sanatoriojn kaj
azilojn almozpetante vane la sanon, kiun li perdis per sia propra
kulpo preskaŭ ĉiam, ĝis la morto venas finfine por liberigi lin
de liaj suferoj.
Estas hispano proverbo (la proverboj ja
estas la esprimo de la popola saĝeco), kiu diras: ,,Neniu rememoras
la pulvotenejon ĝis tondras".
Kiam la kapitalo "sano"
minacas perdiĝi, la koncernato kuras afliktegite eviti la katastrofon,
sed jam estas preskaŭ ĉiam malfrue. Sed tiu, kiu bonfartas, ĉu
li prizorgas sian sanon?
Cxiu persono leviĝas frumatene
kaj hastas al sia laboro, dirante aŭ pensante: ";Mi hodiaŭ gajnos
monon". Kiu leviĝas pensante aŭ dirante: "Mi hodiaŭ gajnos
sanon"?
Tamen ne ekzistas pli valora kapitalo ol la
sano. Sen bonfarto neniom ja valoras eĉ la plej grandaj riĉaĵoj.
Kaj estas nekredeble kiel la febra hodiaŭa vivo igas la homojn okupiĝi
pri cio escepte de iii mem.
Multaj personoj kredas, ke rilate
sanon kaj higienon la plej certa vojo estas atenti kion la kuracistoj
faras. lli naive pensas, ke, car iii lernis medicinon en la universitato
kaj rajtas kuraci, la kuracistoj bone scias kio estas bona kaj kio
malbona kaj sekve ili skrupule akordigas siajn konduton kaj vivon
kun la postuloj de la higieno.
Sed la kuracistoj ankaŭ estas
homoj kun ties virtoj kaj malvirtoj. Kaj bedaŭrinde multaj el ili
nur taŭgas kiel modelo de tio kion oni ne devas fari. Despli malbone
se temas pri tiuj kiuj nomiĝas ,,naturkuracistoj"; ĉar ili
estas devigataj servi ciam kiel ekzemplo de ago kaj konduto.
Ni
revenu al nia temo dirante, ke preskaŭ ĉiuj civilizitaj homoj estas
malsanaj car ili ne obeas la naturajn leĝojn, kiuj postulas sanan
kaj virtan vivon. Modernaj homoj apartiĝas pli kaj pli de naturo
kaj tiu ci punas ilin per malsano.
Por forigi la malsanon,
do, oni devas reveni al saĝaj reguloj de la naturo. Estas scienco
kiu resumas tiujn ĉi regulojn: ĝi nomigas naturismo. Naturismo
ne estas ekskluzive kuracista procedo aŭ indikaro pri mangaĵoj.
gi estas multe pli, ĉar ĝi estas sistemo de la vivo.
Homoj
devas konvinkiĝi, ke la sano estas rekompenco pro sana kaj virta
vivo. Estas neeble, do, aĉeti la sanon ĉe la farmaciisto aŭ en
la hospitaloj. Drogoj ne povas resanigi malsanulon kaj operacioj
kirurgiaj ne faros el malsana organo alian sanan.
Sendube
por personoi kiuj ne bone komprenas tiun ĉi gravan kaj samtempe
simplan aferon estas multe pli facile engluti drogon, kiu forigos
momente la doloron.
Naturismo studas la homon sub la tri
aspektoj: fizika, mensa kaj morala. Vera sano ne povas ekzisti se
ne estas harmonio inter tiuj tri elementoj.
Cxiutage oni
inaŭguras novajn hospitalojn, frenezulejojn kaj resaniĝejojn; sed
la nombro de malsanuloj ne nur ne malkreskas sed kontraŭe, ĝi terure
kreskas. Oni ne solvos la problemon de la publika sano per la kreado
de novaj hospitaloj tiel same kiel oni ne solvos la problemon de
la krimo per la kreado de novaj malliberejoj.
Sano kaj virto
estas sinonimoj. Kiu ne akceptas tiun simplan principon ne povos
eviti, frue aŭ malfrue, tristan rezulton. |