|
Kiam
la redakcio petis recenzi la libron kun tiu titolo, mi reagis surprizite. Tuja
averto: mi estas belgo, fiera pri belgaj bieroj kaj
ties granda vario kaj unika
kulturo. Kial ĝuste mi recenzu
librojn pri
plejparte pilsena purecfanatika
mono-merkato? Tamen la redakcio
insistis.
La
libro plene konfirmis tiun purecemon. En almenaŭ kvar lokoj ĝi ripetas la historion de la bavara duko
Vilhelmo la
4a, kiu dekretis, ke por biero oni
uzu nur hordeon,
lupolon kaj akvon (p. 11,
12-14,15,110). Gisto aldoniĝis post ties malkovro, kaj evidentiĝis, ke
Germanio
havas ankaŭ bierojn kun tritiko, sekalo, sukero aŭ rizo, kaj ke
germanoj
aldonas rizerojn, citronon. Pureco do havas siajn limojn, nu, kial ne:
tio
estas ne malpli saniga
kaj pligrandigas
la varion. Pli ŝokas la aldonado de framba asperula siropo.
La
aŭtoro estas
naturkuracisto, kio klarigas la emfazon: unu plena ĉapitro, per si mem
15 % de
la libro, temas nur pri
,,biero kaj
sano". Kelkloke
mi trovis (eble ŝajnajn?) kontraŭdirojn. Ekzemple, post longa klarigo pri la ekologia,
kaj tial sana kultivado
de hordeo en Germanio, sekvas rimarko (p. 17), ke oni multe importas hordeon el eksterlando.
Aliajn frazojn mi trovis
plurloke, eble pro la reredaktado por la
dua eldono (ekzemple pri plumbo kaj kadmio: p. 17/41), senalkoholaj bieroj
(p. 73/79), limonadoj (p. 72/79).
La
aŭtoro ne parolas pri malto el aliaj grenoj
ol hordeo,
kio perfekte eblas. Li dece silentas pri belgaj bieroj, eĉ en la
ĉapitro pri
eksterlandaj bieroj. Li ne mencias,
ke la
,,fama konata bierfarejo Beck's"
estas parto de la belga InBev. Germanio
en 2005
produktis 110 000 hl. Nenio
pri la 224 000 hl de sola InBev (ankaŭ en 2005)? Konsentite, tio estas tra la tuta mondo, inkluzive la germanan Beck's.
El
5000 bierspecoj,
70 % estas pilsenaj,
restas 1500 aliaj; mi
ne legis, ke tio estas same multe kiel en la eta Belgio. Nu
jes, la libro temas ja pri germana biero.
Lingvaj
eraroj estas nur
kelkaj, precipe
,,kun" anstataŭ
,,per", ,,je" aŭ ,,de" (ekz.
p. 21/46/112) aŭ ,,nur aĉetas" anstataŭ
,,aĉetas nur" (p. 17). Preseraroj same, ekzemple,
,,fermetado"
(p. 32), ,,kolbbajsoj" (p. 47). Ankaŭ la „12000 mil homoj"
(p. 47),
kiuj laboras en la munkenaj bierfestoj, espereble, estas komposteraro. ĉenerale, la
libro aspektas
lukse kaj bone prizorgita, pro luksa papero, granda
literspaco kaj multaj
fotoj. Konsideru la rimarkojn ĉi-suprajn
nur belecmakuletoj.
La
bierkulturo estas tipe germana: ĝi
rilatas al
pilsena biero. Ekzemple, ĝi estu
sufiĉe
malvarme verŝata (p. 8), estu verŝata
en malsekan glason kaj havu norman
ŝaŭmon (p. 50), ĉiam saman guston
(p. 26), konsumindas je du litroj en vespero (p. 57). Ankaŭ en Belgio
tiaj reguloj
validas por pilsena biero (en Anglio eĉ ne), sed nepre ne
por pli komplikaj
bierspecoj.
Bone,
mi multe kritikas,
pro belga biersnobismo. Sed mi konfesas, ke mi ĝuis la fluan lingvaĵon, la
sisteman superrigardon kaj eĉ la
germanecajn detalojn
en ĉi tiu libro.
Gi estas admirinda kaj simpatia ero
en la esperanta vulgariga fakliteraturo. Aĉetinda kaj leginda.
Marc
VANDEN
BEMPT
Harald
Schicke: Germanaj biero kaj
bierkulturo. Eld.
MZ-Verlag, Scheessel, 2006. 119 paĝoj
kudre binditaj.
SBN 3-89240-124-1.
Prezo ĉe FEL: 12
eŭroj + afranko.
MONATO
•
februaro 2008
|