O-RINGA TESTO
LA MIRAKLA, SENKOSTA DIAGNOZA METODO

D-ro Puramo CHONG, Koreio 
 

O-ringa testo estas inventita de usona (japan-devena) kuracisto, d-ro Omura Yoshiaki ( M.D.,Sc.D.) en la jardekooringtest.jpg1970 en Novjorko. La inventinto ne estas naturkuracisto, sed medicina kuracisto, kiu specialighis en la kampo de koro, neurologio.

La O-ringa testo estas diagnoza metodo, kiu sen multekosta mashino povas diagnozi la malsanojn kaj estas tre simpla por lerni kaj utiligi, kaj vi surprizighos je ghia akurateco. Do, ekzemple, se vi volas scii, chu iu manghajo, kemia medikamento au medicinajho estas utila al via korpo au ne,, kiomkvante preni ilin estas plej tauge, kaj krome kiu parto de via korpo havas malsanon ktp.

Vi povas fari O-ringan teston kaj tuj scios la rezulton. Kompreneble la testo estas vaste utiligata en aliaj diversaj kampoj. Hodiau pro manko de spaco mi ne povas prezenti la detalan historion kaj sciencan klarigon de la testo, sed prezentas nur, kio ghi estas, kaj kiel fari ghin, kaj en kiu kampo la testo uzighas.

TEST- MANIERO

1.Sinteno de malsanulo
Ne gravas stari, kushi au sidi (en tiu chi artikolo vi vidas la starpozicion), tamen dum la testo la malsanulo devas ne shanghi sian pozicion. Kiam la malsanulo staras au sidas, liaj piedoj devas esti iom disigitaj, la kapo ne malsupren, sed rekte antauen. Ambau brakoj estu 20 centimetrojn for de la korpo .

La malsanulo formetu chiujn ferajn akcesorajhojn ekz. ringon, brak- horloghon, okulvitrojn, kolchenon ktp. kiuj influas al malghusta rezulto. La malsanulo laueble ne s n vestu en fortkoloraj vestajhoj , char la koloro mem ankau influas al malghusta rezulto. Do, plej bona estas senvestigho (nudigho k el v  v das en bildo) kaj se tio malfacilas, vestighi en blanka au maldensa koloraj vestajhoj estas rekomendinde.

oring.jpg2.Sinteno de la testanto kaj direkto tiri la O-r ngon
La testanto staru en komforta loko por testi, kaj petu la malsanulon fari ringformon per siaj unua kaj dua fingroj de la dekstra mano (maldekstra mano por la maldekstra manulo). Poste la testanto enmetu en ties ringon siajn du ringojn, kiujn la testanto mem faris per siaj ambaumanaj fingroj Kaj la testanto kun la peto al la malsanulo,  

Fortigu la du fingrojn!  forte tiru la ringon de la malsanulo por malfermi gh n, kaj samtempe la malsanulo devas rezisti por ke la ringo ne estu malfermita. Tiamaniere la testanto mezuras kiom forta estas la ringo de la malsanulo. La direkto tiri la ringon devas esti rekte horizontala (vd.bild 3). La ringformoj de la malsanulo kaj de la testanto estu rondaj pro la ghusta rezulto.

3. Jughi la fortecon de la O-ringa f ngra forto
Oni povas klasifiki la gradon de la malfermigho de la fingra ringo lau la gradeco de la forto jene.

      -4 0-ringo de la testato tre facile kaj komplete malfermighas
      -3 mezo inter -4 kaj -2
      -2 malfermighas duonforte de -4
     - 0 0-ringo ne malfermighas
       1 0-ringo mnalfermighas, tirita de la kunmetitaj duaj fingroj
       2 0-ringo mnalfermighas, tirita de la kunmetitaj triaj fingroj

TESTO
Nu, vi jam lernis la test-manieron kiel fari 0-ringan teston. Tio aspektas tre facile kaj simple, sed vi miros pri ghia mirakla rezulto. Do nun ni komencu eksperimentojn:

Testo 1
Kiam vi, ekzemple, volas scii, chu iu manghajho (au medikamento) utilas por la sano de via edzino, vi faru 0-ringan teston. Starigu la testaton (edzinon) lau la supre menciita maniero, kaj surmetu sur shian maldekstran manon la testotan manghajhon (au medicinajhon), kaj vi (testanto) forte tiru la ringon de shia dekstra mano por malfermi ghin, dum la edzino rezistas al tio. Vi, tirante, mezuras kiom forte shi rezistas.

Chu la ringo tre facile kaj malforte malfermighas, au tre malfacile malfermighas? Se la ringo facile malfermighas (lau grado - 3 , - 4), tio signifas ke la testajo ne estas utila por shi, sed se la ringo tre malfacile malfermighas (lau grado 0, + 1) la testato utilas por shia sano.
Aliajn diversajn ajojn vi mem eksperimentu per tiu chi 0-ringa testo, kaj vi trovos, ke la malfermigha grado de la 0-ringa forto tute varias. Iu manghajho tute malfortigas O-ringon, kaj male iu manghajho tute fortigas ghin. Do, lau tiu rezulto vi povas ekscii, kiu manghajho utilas au malutilas por via sano.

Testo 2
Kiam vi volas diagnozi, en kiu organo la malsanulo havas problemon vi ankau povas fari O-ringan teston. Starigu la malsanulon kaj per fera stango igu lin (au shin) indiki la malsanajn punktojn ,  kaj faru O-ringan teston. Mezuru, en kiu punkto inter la indikitaj punktoj la O-ringo de la malsanulo plej malfortighas. Vi trovos, ke en la malsana loko la O-ringa forto tuj malfortighas.

Oni povas fari la teston pere de la tria homo, kaj la rezulto estas tute sama
Lau orient-medicina teorio ekzistas sur la hauto reprezent-punktoj de la internaj organoj (Vd.bildo 4), kaj indikante tiujn punktojn en O-ringa testo oni povas diagnozi la malsanajn organojn de la korpo. Ekzemple, se la O-ringo de la malsanulo tuj malfortighas (lau grado -2 au -3) indikante la hepatopunkton, li malsanas je hepato.

Hodiau mi tre skize prezentis al vi la O-ringan teston. Eble iuj el vi ne emus kredi ghian utilecon pro ghia troa simpleco, sed tio estus granda domagho por vi, char fakte ghi havas miraklan utilon, kondiche ke vi lertighos en tiu testo. Mi, kiel kuracisto, tre ofte aplikas la teston al mia praktikado en la kliniko, kaj dankas chiam al d-ro Omura, kiu disvolvis la teston. Mi esperas, ke vi mem eksperimentos la teston kaj lertighos kaj profitos de ghi.
 

                      reen al la komenco     reen al la fakaj eldonaĵoj