Naturkuracado

Estimataj gesamideanoj, karaj gekolegoj,

tiun ĉi retejon ni instalis por kolekti tiom multe da materialo pri naturkuracado kiom eblas.
Por tiu celo ni petas vin kontribui al nia retejo. Ekzistas multaj eblecoj:

Enciklopedio pri malsanoj kaj ilia kuracado

Malsanoj: infektaj, akutaj

Enkonduko.

Nekalkulebla nombro da mikroboj, multaj el ili patogenaj (estigantaj malsanojn), ekzistas en la naturo. lli troviĝas konstante aŭ ofte en la aero, en la grundo, en la akvo, en la lakto kaj aliaj nutraĵoj, en la intesto kaj aliaj organoj de homo kaj bestoj ktp. En granda nombro de la okazoj ili disvolviĝas nur en mortintaj materialoj, sed povas vegeti en organismo sen malutilo por ĉi tiu: ili nomiĝas saprofitaj. Sed sub iuj kondiĉoj iuj el ili povas fariĝi patogenaj kaj estigi malsanon.

Ĉu ni konkludu - kiel la alopatia (oficiala) medicino ŝajnas kredi - ke la malsano estas iu glavo de Damoklo, pendanta super ĉies kapo, iu ĉiam minacanta dangero?

Tute ne. Ĝenerale ni estas imunaj, t. e. ni estas ŝirmitaj kontraŭ la infektaj
(ankaŭ alispecaj) malsanoj pro denaska (idoj de sanaj gepatroj, kiuj heredigis al
ili imunecon) aŭ akirita rezisteco pere de la strikta observado de la faktoroj de la sano - aparte pritraktitaj - precipe racia nutrado, higiena vivo en kontakto kun la naturo, fizika aktiveco kaj sufiĉa ripozo, sindeteno de malvirtoj kaj mensa trankvileco.

Tamen tio ne signifas, ke la observantoj de tiuj principoj estas absolute liberaj de infektaj malsanoj. Erupcia febro, ekzemple, povas trafi sanajn infanojn okaze de epidemioj, precipe se kaŭzataj de virulentaj mikroboj aŭ virusoj. Sed la rezisto de la grundo tiukaze sufiĉas por plene triumfi super la atako, kondiĉe, ke la kuracado estu nur natura (vidu sube), sen uzo de antibiotikoj, senfebrigiloj kaj aliaj malutilaj drogoj.

Ni do tiru la konkludon ekde nun, ke la unika kaj vera defendo, je kiu ni povas kalkuli okaze de infekta (aŭ alispeca) malsano estas la viviga energio, kiu tradukigas per la spontanea kuraciga peno de la naturo. Sekve la preventado de la infektaj (kontaĝaj) malsanoj devas baziĝi sur du gravaj indikoj:

  • izolado de la infektitoj kaj de la ĝermoportantoj por malhelpi la aperon de vera epidemio kaj por eviti, ke, pasante de unu individuo al alia, la grado de virulenteco de la mikroboj pliiĝu;
  • strikta observado de la higienaj reguloj por ke la organismo disponu ciumomente kaj plenefike siajn defendorimedojn kontraŭ la infektado.

La evoluo de la infektaj malsanoj tre varias, depende de la naturo de la patogena germo kaj de la rezisto de la organisma grundo.

La infekto povas esti loka aŭ ĝenerala. Ĝi estas loka, kiam la organismaj defendoj haltigas ĝin en la punkto de ĝia enpenetro. Sed plej ofte ĝi estas samtempe loka kaj ĝenerala: tiam difuzaj signoj de infekto aŭ toksiĝo kunekzistas kun unu aŭ pluraj primitivaj aŭ precipaj fokusoj.

La evoluo de la infektaj malsanoj estas, laŭkaze, akuta (prezentanta fortajn simptomojn, sed mallongdaŭra), subakuta (intera) aŭ kronika (longdaŭra). Kaj tio ankaŭ dependas jen de la virulenteco de la ĝermo, jen de la rezisto de la grundo.

Kelkaj malsanoj estas esence kronikaj (sifiliso, lepro); aliaj povas esti kelkfoje akutaj, kelkfoje kronikaj (tuberkulozo); aliaj estas esence akutaj, sed povas estigi longdaŭrajn komplikaĵojn (tifoido), finfine multaj aliaj estas akutaj (erupciaj febroj).

La infektaj malsanoj povas evolui regule kaj cikle (la simptomoj grupiĝas kaj sin intersekvas laŭ difinita, ĉiam identa maniero) aŭ neregule kaj necikle. Ties graveco ankaŭ estas tre varia, kaj la sama malsano povas prezentiĝi sub negrava, intera aŭ grava formo.

Kelkfoje okazas, ke antaŭ la senfebriĝo, t. e. antaŭ la konvalesko, la simptomoj reintensiĝas; iafoje, kiam la konvalesko ŝajne ekis, la simptomoj reaperas. Tiuj okazaĵoj ŝuldigas kelkfoje al subita malfortigo de la organismaj defendorimedoj; sed ofte ili estas regulaj kaj karakterizaj ĉe kelkaj malsanoj (rekuranta tifo, brucelozo ktp.). Recidivo estas la reapero de la sama malsano ĉe individuo, kiu jam tute resaniĝis de la unua atako.

Post infekta malsano ne ĉiam la organismo reakiras sian antaŭan sanstaton. Precipe pro la ĉiam kreskanta uzado de antibiotikoj, senfebrigiloj kaj aliaj malutilaj drogoj, kiuj paralizas kaj senkapabligas la organajn defendojn, atencante kontraŭ la viviga energio, oni ofte rimarkas, ke la paciento ne vere resanigis. Liaj organoj lezitaj kaj ties funkcioj difektitaj rezultigas perturbojn pli aŭ malpli gravajn, precipe ĉe infanoj.

Por eviti tiujn sekvaĵojn, do, oni kuracu la infektajn malsanojn, ekde ties komenco mem, sole nur per la naturaj procedoj sube indikitaj.

En la dua parto ni klarigis, ke la akutaj malsanoj (infektaj inkluzive) estas krizo, per kiu la organismo penas liberiĝi de la malsanigaj substancoj akumulitaj iom post iom en la korpo, forbruliĝante ilin. Okazas tiam vera brulado, kies plej grava manifestado estas la febro. El tio sekvas, ke tiu malsana stato, karakterizita per plirapidigo de la pulso kaj plialtigo de la temperaturo, devas esti konsiderata, ne kiel proceso malutila, sed tute kontraŭe, treege utila, ĉar ĝi donas okazon, ke la korpo puriĝu. Oni nur devas helpi la defendopenojn de la organismo kaj redirekti la deflankiĝojn kaj troiĝon de kelkaj simptomoj. La naturkuracisto do estas la kompetentulo, kiu kapablas interpreti ĝustasence la signifon de la "brulado" okazanta en la intimeco de la histoj, kaj sekve tiu, kiu povas racie kaj sukcesplene gvidi la kuracadon.

Baziĝante sur tiu fundamenta principo, kaj por praktikaj celoj, ni indikos la kuracadon komune aplikeblan al ĉiuj infektaj malsanoj; unue al la akutaj (inkludante la akutajn atakojn de la kronikaj malsanoj) kaj due al la kronikaj. Specialaj indikoj kaj rimarkoj, kiam necesaj, akompanos la priskribon de ĉiu malsano en suba listo.

  • La paciento devas observi striktan enlitan ripozon dum la daŭro de la malsano en senbrua, konstante aerumita ĉambro (evitu nur trablovojn). Ne forgesu, ke febranto bezonas puran fresan aeron eĉ pli urge ol sanulo. Nur la fleg(ant/ist)o devas troviĝi en lia ĉambro. Vizitantoj sin detenu lin viziti. Nur post kompleta malapero de la febro kaj aliaj akraj simptomoj estos al li permesite ellitiĝi kelkajn minutojn la unuan tagon, duonhoron la duan tagon ktp. Plena fizika kaj mensa aktiveco estos al li permesita nur post kompleta resaniĝo.
  • Evitu solidajn manĝaĵojn. Kompense trinku abunde nur tiujn ĉi likvaĵojn: akvon kun aŭ sen citronsuko, sukon de ĉiuspecaj nekuiritaj fresaj fruktoj kaj legomoj, infuzaĵojn de tili- kaj boragofloroj (aŭ de ekvizeto, boldo, stigmoj de maizo, bukso ktp.). Tiu severa dieto devas daŭri tiom longe kiom persistas la febro. Kiam ĝi malaperas aŭ tre malpliigas (malpli ol 37 C), li povas komenci manĝi iompostiome fresajn nekuiritajn fruktojn la unuajn tagojn; poste krudajn salatojn, boligitajn legomojn ktp. Tamen, se la febro longe daŭras (pli ol unu semajnon) kaj la paciento tre malfortiĝas, oni povas doni al li ankaŭ mielon: 1-2 kulerplenojn la du unuajn tagojn, aldonante 1-2 kulerplenojn ĉiutage, ĝis oni atingas dek kulerplenojn da mielo ĉiutage.
  • Matene kaj vespere apliku al li klisteron de malvarma aŭ apenaŭ varmeta akvo (unulitran, se temas pri adolto). Tio celas ĉiutagan fek-incitadon, kio tre gravas ĉe fastanto, eĉ se li spontanee fekas, kaj ankaŭ senfebrigon.

    Akvokuracado plej efika - legu ĉe  Akvoterapio

Kelkaj oftaj akutaj malsanoj

Krom la koncize priskribitaj pli supre, ekzistas multaj aliaj akutaj infektaj malsanoj, por kies kuracado oni devas sekvi la generalajn indikojn.

supren


reen al la komenco  reen al la starta paĝo