Movado

INA-historio

Fak-eldonaĵoj

La homoj

Kontakto


Bonvenon al la 3-a INA-konferenco !

Internacia Naturkuraca Asocio (INA) okazigos sian 3-an konferencon en la Esperanto-urbo Herzberg, Germanio, en la tempo de la 12-a ĝis la 19-a de julio 2008.

La temo de la konferenco estas  "Herbokuracado en Oriento kaj Okcidento."

Jen la anticipa listo de prelegontoj:
   - s-ro Wang Disheng, Ĉinio,
   - s-ro Harald Schicke, Germanio
   - s-ino Joeng-ok Song, Germanio/Koreio
   - s-ro Alfredas Maruŝka, Litovio,
   - s-ro Kees Ruig, Nederlando
   - s-ino Rosa Ebel, Germanio
   - s-ino Natalia Stalboun, Meksiko

Samtempe en Herzberg okazos la UK-antaŭkongreso de la Interkultura Centro Herzberg (ICH), kun varia programo, kun prelegoj kaj ekskursoj en la regiono de Herzberg.

Informojn pri la komunaj programeroj de la INA-konferenco kaj de la UK-antaŭkongreso vi trovos en la anticipa programo de nia konferenco. Bonvenon !


  Partoprenkondiĉoj:

1) La 
aliĝkotizo (tabelon vidu malsupre) inkluzivas:
       - kvar komunajn vespermanĝojn kun la partoprenantoj de la UK-antaŭkongreso,
         en restoracioj de Herzberg;
       - ekskurson tra la Esperanto-urbo Herzberg, la urba kastelo kaj la kastela muzeo (tago 1);
       - herbomigradon kun loka ĉiĉerono (tago 5);
       - ekskurson al Rhume-fonto (tago 3);
       - tuttagan ekskurson al la Nacia Parko Harz kaj viziton de akvotretado (tago 4);
       - ekskurson al abelisto (tago 6).

2) La 
aliĝkotizo ne inkluzivas:
       - la viziton al la internacia orgenkoncerto en Nicolai-preĝejo (tago 5)
       - veturon al Rotterdamo
       - ĉiutagan manĝadon kaj loĝadon
(vidu malsupre)

3) Loĝado, la sekvaj tranoktoebloj estas rekomendataj (prezo por persono pro nokto)
: 
       - en privata apartamento                  por ĉ. 20-25 EUR (por minimume 2 personoj);
       - en hotelĉambro kun matenmanĝo   por ĉ. 40 EUR en 1-lita ĉambro
                                                            kaj ĉ. 30-35 EUR en 2-lita ĉambro;
       - en 4-stela hotelo kun matenmanĝo 
por ĉ. 50 EUR en 1-lita ĉambro
                                                            kaj ĉ. 40-45 EUR en 2-lita ĉambro;

       Rimarkoj:
       - tendumi eblas nur en antaŭ-urbetoj (3-5 km for);
       - la Esperanto-urbo Herzberg bedaŭrinde ne havas junulargastejon.

4) Manĝado,
individue en bufedoj kaj restoracioj (kun E-lingvaj manĝokartoj).

5) Aliĝo-maniero:
      - bonvolu elŝuti la aliĝilon  (en PDF-formato);
      - bv. plenigi la aliĝilon kaj sendi ĝin al la sekretariino de INA per retpoŝto al  ina-asocio@web.de
         aŭ per letero  al s-no Rosa Ebel,
                                        Schmiedestr. 99  
                                        D-47809 KREFELD
                                        Germanio
 
   - se vi ŝatas havi aliĝilon en dok-formato, ni povas sendi ĝin al vi;
 
   - bv. elekti tranokto-eblecon el la supra listo kaj kalkuli viajn loĝokostojn.
     - sumigu viajn loĝokostojn kaj la aliĝkotizon; ĝiru tiun ĉi sumon al la konto de
INA.
     -
se vi planas partopreni nur partotempe, vi pagos respektive nur por la partopren-diurnoj kaj
       via aliĝkotizo ankaŭ malpligrandiĝos respektive de via partopren-daŭro.
     - se vi ne estas certa pri via kalkulo kaj havas demandojn, skribu al 
ina-asocio@web.de
    - post la aliĝo kaj alveno de via pago, vi ricevos de ni konfirmilon.

6) Pago-maniero:
      - ni petas ĝiri vian 
aliĝkotizon al Rosa Ebel, sekretariino de INA;
      - la aliĝintoj el Germanio ĝiru al la konto-numero  31 01 65 93 85, BLZ 320 500 00,
        Sparkasse Krefeld;
      - la aliĝintoj el ĉiuj aliaj landoj ĝiru al la UEA-konto de nia asocio  enao-y 
;
      - se vi ne posedas UEA-konton, skribu al ni - ni solvos la problemon alimaniere.

7)  Malaliĝo: la lokaj organizantoj en Herzberg,
kiuj mendos por vi apartamenton aŭ hotelon,
     
notis al ni sekvajn kondiĉojn por malaliĝi:
        - la malaliĝoj nepre devas esti en skriba (papera) formo;
        - ĉe la malaliĝo farita antaŭ la 1-a de junio, ili retenos de via antaŭpago 50 EUR;
        - ĉe la malaliĝo ĝis la
30-a de junio, ili retenos de via antaŭpago 90 EUR;
        - post la 30-a de junio repago ne plu eblos.

La aliĝkotizoj (en EUR):

aliĝo ĝis la 31.03.08 31.05.08 post la 1-a de junio
surloke
Landoj A (laŭ UEA) 100 105 110
Landoj B (laŭ UEA) 90 95 100
reen al la partoprenkondiĉoj





  Pasintaj INA-konferencoj

 2005, la 2-a INA-konferenco en Shanghai, Ĉinio.
 2002, la 1-a INA-konferenco en Krefeld, Germanio
  Legu pli en www.esp-ina.com