Movado

INA-historio

Fak-eldonaĵoj

La homoj

Kontakto


La aktuala paĝo: >> starta paĝo >>    INA-historio


INA estas faka organizo en esperantujo, kiu pritraktas la problemojn de sano.
Nian organizon gvidas profesiaj fakuloj, tamen en ĝi partoprenas ankaŭ amatoraj, ordinaraj homoj, ĉar la sano sendube estas problemo de ĉiuj homoj.

INA ne emas kontraŭstari, nek ekskluzivigi la modernan, kutiman medicinon, sed prefere favoras al kunekzistado.
La principo de nia natura kuracado tamen malsamas al tiu de moderna medicino.

Ni opinias, ke homoj povas nature  kuraci siajn malsanojn, ĉar ili estas unu parto de la naturo, kaj ne dependigi sin de kemiaj medicinaĵoj.

Ni kredas, ke obei al la leĝo de la naturo kaj helpi al la natura forto en la homa korpo, estas la ŝlosilo por kuraci malsanojn.

INA estis fondita en la jaro 1986 kaj havas membrojn en la tuta mondo.
Niaj membroj estas fakuloj aux simpatiuloj aŭ simplaj interesuloj pri alternativa kaj naturkuraca medicinoj.

Se vi havas intereson pri la natura metodo konservi vian sanon, ni proponas al vi membriĝi al nia asocio. Via aktiveco ĉiam estas bonvena!