La jubilea konferenco de INA okazis en Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo
En la 25-a jaro de INA ni celebris nian jubileon per organizo de nia 4-a konferenco - en la tempo - la 30-a
de julio ĝis la 6-a de aŭgusto 2011
- en Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo, Germanio.
Nia konferenco pasis. Evidente ĉiuj partoprenantoj estis kontentaj kaj tial mi nomas ĝin tre sukcesa. INA plenumis la pretendon de la naturkuracado, ke homoj bonfartu, vivu longe kaj sane.
Tio ŝuldiĝas precipe al kelkaj programeroj kaj iliaj prezentantoj. INA fieras pri elstaraj fakuloj, kiuj dediĉis sian tempon kaj scion por niaj partoprenantoj. Koran dankon al ĉiuj! INA ankaŭ ĝojis pri kelkaj maloftaj partoprenantoj, kiel Alfredo Kobina el Ganao kaj Wang Disheng el Ĉinio. Ili kiel ĉiuj aliaj helpis, doni al nia kadra temo „Naturkuracado en la nuna mondo“ scion pri la stato de naturkuracado.
Oni povas konstati, ke homoj ja agnoskas la gravecon de naturkuracado, sed ili ne donas al ĝi la necesan subtenon. En Germanio 75% de pacientoj deziras naturkuracilojn, sed ili tamen vizitas la medicinistojn, kiuj estas pagataj de la sanasekuroj. Tiuj homoj venas al naturkuracisto nur, se la medicinistoj diris al ili, ke ne plu estas espero transvivi la malsanon.
En sia esenco, naturkuracado estas la zorgado, kiun ĉiu patrino nature donas al sia infano. En tempo, en kiu preskaŭ 40% de la (maloftaj) naskoj estas nenaturaj, sed per medicina operacio, la scio pri tio perdiĝas.
INA logis esperantistojn al Herzberg, bela urbeto en la mezo de Germanio, kiu estas konata kiel la Esperanto-urbo. Rosa kaj Waldemar Ebel zorgis per siaj kontaktoj al lokaj abelistoj pri tio, ke ili komprenis la signifon de Esperanto. Antaŭe ili faris la strangan demandon: „Ĉu oni povas paroli pri abeloj en Esperanto?“ Poste ili jam estis konvinkitaj pri la granda utileco de Esperanto.
Ni havis la ĝojon, saluti du kunfondintojn de INA, s-ron Kees Ruig el Nederlando kaj D-ron Puramo Chong el Koreio, nuna honora prezidanto. Ankaŭ Hubertus Schweizer, kiu iam estis vicprezidanto, kaj la nuna vicprezidanto, D-ro Wang Disheng.
INA ankaŭ plektis kontaktojn al la loka malsanulejo kaj kompreneble al la urbaj instancoj, kiuj multe helpis al nia sukcesa konferenco. Tiel ni ne nur atentigis pri la graveco de naturkuracado en la mondo, sed ankaŭ pri la rolo de Esperanto.
Tio evidentiĝis ankaŭ en la posta profesia seminario de D-ro Puramo Chong, kiun li faris en Esperanto kun mia interpreto al germanlingvaj kuracistoj el kvin landoj. En la tria tago mia interpretado apenaŭ plu estis necesa. Kelkaj partoprenintoj jam aliĝis al Esperanto-kurso.
En la regiona gazetaro nia INA-konferenco trovis vastan eĥon. Tri grandaj kaj unu mallonga artikolo aperis.
Mi dankas al ĉiuj partoprenintoj, al ĉiuj kontribuintoj pro ilia partopreno en nia jubilea INA-Konferenco. La venontaj supozeble okazos en Litovio kaj Ĉinio, kiujn volas okazigi D-ro Alfredas Maruŝka kaj D-ro Wang Disheng.
Harald Schicke
prezidanto de INA
La etoso dum la interkona vespero


Programo de la 4-a konferenco

sabate, la 30-an de julio:
- 10-22: alveno de la konferencanoj kaj registriĝo en la
Ginsengo-Butiko
- 11-18: Ebleco partopreni mezepokan spektaklon, okazanta nur cent
metrojn for de la konferencejo ("8. Welfen-Spectaculum).
- 20:00 interkona vespero sen programo en la Ginsengo-Butiko.

dimanĉe, la 31-an de julio:
- antaŭtagmeze - urborondirado tra Herzberg
- 14:00 - 14:30: solena inaŭguro
- 14:30-17:30: prelegis s-ro Hubertus Schweizer
"Nova Dia masaĝo" - prelego kaj praktikaj ekzercoj
- 19 - 22: komuna vespermanĝo en greka restoracio Akropolis,
apude de la konferencejo (aparte pagenda)

lunde, la 1-an de aŭgusto:
- 10:00 okazis akcepto ĉe la urbestro en la
urbodomo de Herzberg
- 14 - 14.50 prelegis s-ro Harald Schicke:
"Minacoj por la Eŭropa naturkuracado"
- 15.10 - 16:00
- 16.20 - 17.10 prelegis s-ino Małgosia Komaricka:
"Sentado de feliĉo kaj la naturo de malfeliĉo en nia vivo"
- 17:30 - 18: prelegis s-ro Harald Schicke:
"Akvokuracado laŭ Pastro Kneipp"
- vespero je libera dispono aŭ babilado en la Ginsengo-Butiko

marde,la 2-an de aŭgusto:
- 9 - 13: migrado al la akvotretejo
- 15 - 16:30 s-ro Kees Ruig "Mantrokantado"
- 16.50 - 17:30 prelegis s-ro Kees Ruig:
"Rakonto de humanisma fablo"
- 17.20 - 18: prelegis s-ro Wang Disheng:
"Tradicia Ĉina Medicino"
- vespere: Harald Schicke: bierseminario sub la temo
"Biero kaj sano" - kun gustumado

merkrede, la 3-an de aŭgusto:
- 10:00 - prelegis ges-j Waldemar kaj Rosa Ebel:
"Abelo - unika insekto ne nur por mielo"
- 11:00 - praktika laboro kun abelvakso
- posttagmeze - okazis vizito al la abelisto
- vespero je libera dispono aŭ babilado en la Ginsengo-Butiko

ĵaŭde, la 4-an de aŭgusto:
- antaŭtagmeze: - promeno al la malsanulejo.
Tie vizito de la "anima pado" - kuracado por animo kaj korpo
- 14 - 14.50 - prelegis s-ro Alfredas Maruŝka:
"Kodo de malsano"
- 15:10 - 16.00 - prelegis s-ro Wang Disheng
"Tradicia Ĉina Dieto"
- 16:20 - 17 - prelegis s-ro Harald Schicke
"Kiel okcidenta naturkuracado elektas plantojn por kuracado?"
- 20 - 22 - Kees Ruig:
Diskuto pri la estonteco de INA. Kiel ni povus atingi niajn celojn?
Resumo el 25 jaroj INA

vendrede,
la 5-an de aŭgusto:
- 10:00 - 10:50 prelegis s-ro Puramo Chong:
"Korea Kompleksia Akupunkturo Saam"
- 11.00 - prelegos s-ro Knöringer
"Amikaro Bruno Gröning"
- 14 - 18 - vizito
al la kastela muzeo kun
Esperanto-ekspozicio.
- 15 - 18 (samtempe) -
okazis profesia seminario de
D-ro Puramo Chong pri korea
kompleksia medicino Sa-am (interpretas Harald Schicke)
- dum la adiaŭa vespero:
s-ro Kees Ruig prezentis la Herzberg-himnon, ludis muzikon
kaj kantigis la ĉeestantojn...

sabate, la 6-an de aŭgusto:
- antaŭtagmeze: ekskurso al Bad
Lauterberg kun
vizito de monto
Hausberg.
Gvidis: s-ino Birgitt
Kahla
- 12: fino de la INA-konferenco

dimanĉe, la 7-an de aŭgusto:
- 9 -13: - profesia seminario de Dro Puramo Chong pri korea
kompleksia medicino Sa-am (interpretas s-ro Harald Schicke)
Fino de la seminario. Ĉiu partopreninto ricevas diplomon.
Seminario por fakuloj:
Enkadre de la konferenco la INA-fakuloj ofertis seminarion, kiu okazis por fakuloj naturkuracistoj en Esperanto kun traduko al la germana lingvo.
5a - 7a aŭgusto 2011:
Okazis praktika seminario (por germano-parolantaj kuracistoj) pri la temo:
"Kompleksia Medicino kaj Sa-am Akupunkturo"
La seminarion gvidis D-ro Puramo Chong (Koreio/Usono).
La kondiĉoj de la partopreno en la praktika seminario estis
la teoria bazo de la faka libro de
D-ro Puramo Chong
"Kompleksia Medicino kaj Saama Akupunkturo" en la lingvo Esperanto.
La germanlingva versio de la libro estis tradukita de sinjoro Harald Schicke (Germanio) kaj eldonita
de MZ-Verlag por germanlingvaj uzantoj.
Prelegantoj
Medicina magistro WANG DISHENG -
alt-ranga medicinisto en hospitalo Anhui, (Ĉinio) speciale en
Tradicia
Ĉina
Medicino, akupunkturo, dieto kaj masaĝo.
Li prelegis pri la temoj:
"Tradicia Ĉina Medicino", "Tradicia Ĉina Dieto"
Resumo: "La tradicia ĉina dieto (TĈD),
nomata ankaŭ tradicia ĉina manĝaĵ-terapio, estas unu el la
karakterizo-riĉaj sciencoj, kiu studas la leĝon kaj metodojn kiel
utiligi efike manĝaĵojn, trinkaĵojn kaj tradiciajn ĉinajn drogojn
(TĈDR) kontraŭ malsano aŭ sindromo kaj kiel sufiĉe efektivigi tiujn
efikojn"
(parto el la libro "
Tradicia Ĉina Dieto" eldonita de s-ro Wang Disheng en Esperanto).
Sinjoro Harald SCHICKE (Germanio), prezidanto de INA, naturkuracisto, tradukisto
de fakaj revuoj kaj preleganto pri diversaj temoj en naturkuracado.
Li prelegis pri la temoj:
1) "Kiel okcidenta naturkuracado elektas plantojn por kuracado?
Resumo: Historie okcidenta naturkuracado elektis plantojn precipe laŭ siaj eksteraj kvalitoj kiaj formo, koloro de la floroj, odoro, loko de kreskado ktp. Tio estas la tiel nomata signalaro. Nuntempe oni elektas la plantojn precipe laŭ la simptomoj de la pacientoj. Nuntempe la herbokuracado estas minacata per eŭropaj leĝoj, kiuj celas la malpermeson de efikaj plantoj en la naturkuracado.
2) "La koncepto de eŭropa naturkuracado"
Resumo: La koncepto de eŭropa naturkuracado eliris de la penso, ke malsano rezultiĝas el kolektiĝo
de malutilaj kaj toksaj substancoj en la korpo. Pro tio necesas forigi ilin. La origino de tiu koncepto estas
la doktrino nomata "scienco pri la korpaj fluaĵoj".
Sinjoro Hubertus Schweizer (Germanio) estas profesia preleganto kaj pastro
-
dum pli ol 35 jaroj li laboris kiel naturkuracisto.
Li prezentis sian
propran Di(in)an masaĝon (31.07.2011, 14:30 - 17:30)
Resumo:
La Diina Masaĝo laŭ HMS
estas tuteca terapio, facile lernebla kaj ĉie dum unu horo bone farebla. Ĝi konsistas el:
- meridiana terapio laŭ HMS: perceptado kaj pritraktado de la
infraruĝa
kaj magneta aŭroj de paciento per nuraj manoj
- diagnozo kaj terapio de la 12 ĉefaj organoj - helpe de palpado
de la pulsoj je la manoj
- diagnozo kaj terapio per la psikosomata refleksologio je la manoj laŭ profesoro Calligaris
- sentado kaj pritraktado de la 7 ĉefaj glandocentroj
(ĉakra-patronia terapio HMS)
- per-spira ortopedio de la kola vertebro (laŭ Zilgrei)
- eleganta kiropraktikado de la kola vertebro (laŭ Masayuki & HMS)
- masaĝo de dorso, ventro kaj ekstremaĵoj – klasika, filipina, kaj
laŭ Shiatsu-Yumeiho-
teknikoj
D-ro Alfredas Maruŝka, (Litovio), fakulo pri naturkuracado.
Li prelegis pri la temo:
Kodo de malsano: triopa vojo por diagnostiko kaj kuracado
Resumo:
Sinjoro Kees Ruig, (Nederlando) , kunfondinto kaj eksvicprezidanto de INA.
Dum jardekoj li
okupiĝas pri naturkuracado.
Li prelegis pri temoj: - Homeopatio
- (Super-)natura kuracado
- Mantrokantado
- Rakonto de humanisma fablo
Resumo:
Kiel kaj kial efikas homeopatio, akupunkturo, rejkio, jogo, telepatio
kaj multaj aliaj aferoj?
Okazas multaj fenomenoj kiuj "science" ne estas klarigeblaj kaj pro tio ne estas agnoskitaj de la sciencistoj. Tiuj fenomenoj apartenas laŭ ili al la paranormala kampo.
Ili pensas, ke paranormala signifas abnormala, sed ĝi simple signifas flanknormala.
Tuj, kiam sciencistoj povas klarigi ion paranormalan, tio iĝas normala. Sed ĉar sciencistoj ofte ne akceptas iajn trovitajhojn kaj fenomenojn, sufiĉe multo restas "neklarigebla". Tiel eĉ io natura paranormaliĝas ĉe ili.
Sed sciencistoj ne estas sciistoj.
- Kiel eblas, ke iu plantesenco dissolvita pli ol 10.000-foje,
tamen havas kuracan efikon?
- Kial akupunkturpinglo en la haŭto kuracas?
- Kial iu resaniĝas post "traktado" de 100 aŭ 1000 kma distanco?
- Kial nemuzikama homo post severa akcidento subite havas talenton ludi pianon?
Ĉiuj ĉi aferoj havas ion komunan: ili rilatas al informado. La prelego prilumos tiun fenomenon kiu aperas ĉe la bazo de nia ekzistado.
S-ro Waldemar Ebel (Germanio), hobia abelbredisto.
Li prelegis pri la temo:
"Abelo - unika insekto ne nur por mielo" (03.08.2011, 10:00)
Resumo: La abelo estas la sola insekto, kiu jam de antikva tempo estas bredata de la homo cele rikolti unikan naturan produkton mielon. 80% de la homa vegetara nutraĵo rekte dependas de tiu (ofte maljuste akuzata) laboremulo...
La celo de la prelego estas mallonge informi pri la mirinda matriakeca mondo de abeloj, rakonti pri diversaj kuracaj ecoj de la abelproduktoj kaj ilia ĝusta uzo kaj gajni simpation de la aŭskultantoj por tiu laborema insekto.
D-ro Knöringer (Germanio)
Li prelegis pri la temo:
"Amikaro Bruno Gröning"
Resumo:
- Prezentado de medicine aŭtentigitaj sanigoj kun komentoj de kuracistoj
- Personaj spertoj de kuracistoj
- Bruno Gröning (1906 - 1959) – vivo kaj agado de eksterordinara homo
- Kiel okazas sanigoj? – Reguleco de la efikoj de la saniga forto
- Kiel mi povas agordiĝi kaj uzi la sanigan forton por mi mem kaj aliaj homoj? Personaj spertoj de la saniga forto dum la prelego
S-ino Małgosia J. KOMARNICKA (Polando),
Ŝi prelegis pri la temo:
"Sentado de feliĉo kaj la naturo de malfeliĉo en nia vivo."
Resumo: La prelego montros, ke perceptado kaj atingado de feliĉo estas iu vivsinteno. Serĉante feliĉon homoj strebas riĉecon, aprobon aŭ regpovon kaj la riĉeco kaj famo ne garantias akiron de feliĉo. Neniam ni atingos sukceson, se ni kreos por ni mem tiajn kondiĉojn de vivo, kiujn ne favoros evoluon de nia animo, menso kaj korpo. La korpo, menso kaj animo estas nedisigeble kunligitaj kaj do bonaj emocioj, ekz. optimismo plifortigas nian imunan sistemon.
Pri la konferenca loko:
Herzberg estas bela urbeto ĉe la suda rando de Harz-montaro. Ĝi ofertas multe da kulturo, Esperanto-
Centron,
la solan esperantlingvan ginsengo-butikon de la mondo kaj belegan naturon en kaj ĉirkaŭ la urbo.
Herzberg oficiale nomas sin Esperanto-urbo. Vi trovos tie restoraciojn kun Esperantaj menukartoj, ŝildojn en Esperanto kaj urbajn oficistojn, kiuj parolas Esperanton. La 15-an de decembro 2009 la urbo inaŭguris
Zamenhof-monumenton.
Informoj pri la konferencejo (PDF)
Pasintaj INA-konferencoj
La 3-a INA-konferenco, en julio 2008 en Herzberg - La Esperanto-urbo, Germanio
En la tempo de la 12-a ĝis la 19-a de julio 2008 la Internacia
Naturkuraca Asocio (INA) okazigis sian
3-an konferencon en la Esperanto-urbo Herzberg, Germanio.
Samtempe en Herzberg okazis la Kulturturisma Semajno, kiun organizis la Internacia Kultura Centro Herzberg
(ICH - www.ic-herzberg.de ) kies partoprenantoj ankaŭ aktive partoprenis niajn ofertojn kaj informiĝis
pri naturkuracado. La tuta semajno okazis en granda harmonio kaj ĉiuj partoprenantoj restis tre kontentaj.
Niaj cefaj prelgantoj el Ĉinio - Ji Diping (pro malsano) kaj nia
vicprezidanto Wang Disheng (pro rifuzo de la vizo)
kaj la kolegino el Meksiko bedaŭrinde ne povis ĉeesti la konferencon, tial la antaŭplanita
temo "Herbokuracado
en Oriento kaj Okcidento" ne plu havis sencon, ĉar la
esenca parto mankis.
Pro tio ni ŝanĝis la kadran temon kaj prelegis pri la germana naturkuraca koncepto, kiun vi jam konas
el niaj revuoj: "Kuracado laŭ Pastro Kneipp", ĉar en Herzberg estas bonega ebleco sperti
la praktikan parton.
Ankaŭ la publika vespero estis sukcesa. En ĝi mi prelegis dulingve pri korea ginsengo. Kelkajn fotojn
vi povas vidi ekz. sur la oficialaj paĝoj de Herzberg - la Esperanto-urbo (www.herzberg.de).
Dum la festotago de la dujariĝo de la decido nomi Herzberg la Esperanto-urbo(n) partoprenis preskaŭ 60 homoj,
i. a. du urbaj konsilantoj kaj la urbestro (La urbestro poste ankaŭ parolis dum la solena inaŭguro de la
UK).
En bonega Esperanto li klarigis la celojn de la iniciato. Herzberg ne estos efemera afero, sed la tuta urba
oficistaro kaj la urbaj reprezentantoj nun lernas Esperanton. Komune kun ICH ili multe laboras por la efektivigo de
la unua Esperanto-urbo.
La urbestro Gerhard Walter precipe ĝojas, ke Jeong-ok kaj mi baldaŭ translokiĝos al Herzberg kaj
tie estos la unuaj, kiuj ekloĝas tie pro la "Esperanto-urbo". La urbo promesas ĉiun ajn helpon.
Estas malfacile trovi en Germanio pli favorajn kondiĉojn. Nun nia domo,
kiun ni aĉetis en la ĉefa strato de Herzberg, estas renovigata. Preskaŭ
ĉiuj partoprenantoj de nia konferenco vizitis ĝin kaj scias, ke ĝi
fariĝos la nova naturkuraca centro de Esperantujo.
La ŝanco de la Esperanto-urbo ankaŭ validas por INA. Se multaj homoj ion kontribuus, ni havus tute
novan centron, ne konkuran al UEA aaŭ iu alia asocio. Jam nun tie ĉiumonate okazas multaj esperantistaj eventoj.
Herzberg - la Esperanto-urbo meritas vian viziton!
Dum UK en Roterdamo okazis la tradicia INA-kunsido. Ĝin partoprenis proksimume 60 personoj - iom malmultaj,
sed la konkurado estis tre granda, ĉar samtempe okazis du koncertoj, unu kun tre fama artisto.
Dum la INA-kunsido prelegis s-ro d-ro Maruschka (Litovio) kaj s-ro Hubert
Schweizer (Germanio), kiu nun preparas esperantlingvan libron pri
speciala kuracado. Mi prelegis pri la kuracado laŭ Kneipp.
La partoprenantoj evidente estis tre kontentaj pri la kunsido, kiu tradicie apartenas al la plej interesaj dum
UK.
Multaj poste faris demandojn pri individuaj sanproblemoj.
Dum la la movada foiro ni dividis tablon kun "Rondo Kato". Evidente la plej multaj homoj pli interesiĝis
pri la belaj katetoj, kiujn ili montris sur fotoj.
Kiel fote montri la laboron de INA por konkuri kun la amindaj katetoj? Se vi havas proponon, mi tre ĝojus!
Amike kaj tre ĝoje, ke INA venkis la malfacilaĵojn, salutas vin
Harald Schicke, prezidanto de INA
La 2-a INA-konferenco, en decembro 2005, Shanghai, Ĉinio
La 2-a konferenco de
Internacia Naturkuraca Asocio okazis de la 5-a ĝis la 9-a de decembro
2005 en Shanghajo, Ĉinio. Ĝi kunvenigis pli ol 40 naturkuracistojn kaj
interesulojn, kiuj konferencis sub la temo "Maljuniĝo kaj
Naturkuracado". Prelegis sep naturkuracistoj el kvin landoj en la
teknike perfekte kaj lukse ekipita konferencejo de la Federacio de
Sociaj Sciencoj.
Jen la listo de la prelegoj:
- WANG Disheng, Ĉinio: "Saniga vojo al maljuniĝo per taŭgaj nutraĵoj".
S-ro Wang estas aŭtoro de la libro "Tradicia Ĉina Dieto".
- Puramo CHONG, Usono: "Kontraŭ maljuniĝo" - kiujn regulojn oni atentu laŭ la Tradicia Ĉina Medicino por longe
kaj sane vivi. D-ro Chong estas aŭtoro de la libro "Kompleksia medicino kaj Saama akupunkturo".
- Alfredas Maruŝka, Litovio: "Aplikata kineziologio - saniga armilo kontraŭ malsaneco kaj maljuneco".
- CUI Zhiqin, Ĉinio: "Teotrinkado - sano kaj plezuro por maljunuloj".
S-ro Cui estas aŭtoro de la libro "Ĉina-Esperanta vortaro pri medicinaj vegetaloj", kiu estas pli multe ol nur vortaro. Ĝi mencias por ĉiu medicina
vegetalo originon, ĉefajn efikojn, indikojn, dozon kaj uzadon.
- Harald SCHICKE, Germanio: "Kunbiera prelego" pri la saniga valoro de bone produktita biero kun speciala atento
al maljunuloj. S-ro Schicke estas aŭtoro de la libroj "La korpo de la homo - enkonduko al konstruo kaj funkcio" kaj "Germanaj biero kaj bierkulturo".
La dua prelego de s-ro SCHICKE estis "Naturkuracado en Germanio".
- WANG Qiaochu, Shanghaja Medicina Hospitalo pri TĈM: "La ritmo de arakida folio pri 'malfermiĝo tage - fermiĝo
nokte kaj farmacia esplorado",
pri la eltrovo de nova herba medikamento por sanigi sendormecon.
- YIN Suhua, Ŝanhaja Medicina Hospitalo pri TĈM: Pri la materialoj uzataj kiel naturaj medikamentoj kaj ilia preparo.
- Rosa EBEL, Germanio: "Abeloj kaj apiterapio" pri la vivo de la abeloj kaj iliaj produktoj kun ties saniga valoro.
Dum la konferenca semajno ĉiumatene okazis lernado kaj ekzercado de Tajĉiĉuan, kiun gvidis majstro ZHANG Jiping, Ĉinio.
Li estas esperantisto kaj majstro de diversaj tradiciaj ĉinaj batalartoj, kiu nun gvidas Universalan Tajĉiĉuan -
Grupon de Esperanto (UTGE): www.01248.cn
Tre interesa estis la vizito al Shanghaja Medicina Hospitalo pri TĈM,
kie la partoprenantoj vidis la akupunkturadon, ĉinan masaĝon kaj la
farmacian fakon, en kiu oni ĉiutage preparas la drogojn por tizanoj en
la kvanto de 5,2 tunoj.
En la hospitalo konferencanoj aŭdis du prelegojn de profesoroj de
Shanghai Ĉin-medicina Universitato sub la traduko de s-ro Cui. La
hospitalo donacis al ĉiuj partoprenantoj tre belan argilan teotason kaj
diversajn materialojn pri la hospitalo.
Vespere okazis bankedo, al kiu nin invitis Sxanghaja Medicina Hospitalo
pri TĈM kaj Federacio de Sociaj Sciencoj. Tiel la konferencanoj spertis
la varian kaj bongustan ĉinan manĝon kaj ties sanigan efikon.
Ankaŭ la turisma programo apartenis al la konferenco. Tiel ni ĝuis faman ĉinan akrobataĵon, viziton al la malnova kvartalo
de Sxanghajo kaj Yu Ĝardeno.
Dum la ekskurso al la centro de Sxanghajo ni vizitis la duan globon (267 m) de la televida
turo, kies grandioza arkitekturo etendiĝas al alteco de 468 m.
En la lasta tago de la konferenco okazis tuttaga ekskurso al la urbo Hangzhou, kie ni ĝuis la belegan naturon de la
okcidenta lago, la grandiozan Liin-templon kaj tegustumadon de fama tekultivejo.
Kelkaj partoprenantoj uzis la eblecon veturi de la flughaveno per la unika magnetŝveba trajno, germana invento,
kiu rapidiĝas ĝis 431 km/h sur la 33 km mallonga distanco. Ĝi estas mallaŭta, uzas malmulte da energio kompare kun
kutima trajno kaj veturas multe malpli skue.
La konferencon perfekte organizis vicprofesoro WANG Minhao, Ĉinio, al kiu I N A ŝuldas multe da danko.