INA estas faka organizo en esperantujo, kiu pritraktas la problemojn de sano.
Nian organizon gvidas profesiaj fakuloj, tamen en ĝi partoprenas ankaŭ amatoraj, ordinaraj homoj,
ĉar la sano sendube estas problemo de ĉiuj homoj.
INA ne emas kontraŭstari, nek ekskluzivigi la modernan, kutiman
medicinon, sed prefere favoras al kunekzistado. La principo de nia
natura kuracado tamen malsamas al tiu de moderna medicino.
Ni opinias, ke homoj povas nature kuraci siajn malsanojn, ĉar ili
estas unu parto de la naturo, kaj ne dependigi sin de kemiaj
medicinaĵoj.
Ni kredas, ke obei al la leĝo de la naturo kaj helpi al la natura
forto en la homa korpo, estas la ŝlosilo por kuraci malsanojn.
INA estis fondita en la jaro 1986 de sinjoro Carmel Mallia - sanitara inspektoro, verkisto, poeto kaj doktoro pri naturkuracado.
La dua fondinto estis sinjoro Puramo Chong - orientmedicina naturkuracisto, kiu verkis fakan libron "Kompleksia Medicino kaj Saama Akupunkturo" kaj skribis multajn fakajn artikolojn pri naturkuracado en Esperanto.
INA havas membrojn en la tuta mondo.
Niaj membroj estas fakuloj aŭ simpatiuloj aŭ simplaj interesuloj pri alternativa kaj naturkuraca medicinoj.
Se vi havas intereson pri la natura metodo konservi vian sanon, ni proponas al vi membriĝi al nia asocio.
Via aktiveco ĉiam estas bonvena!
Aliĝilo al INA (en PDF-formato)
En la 25-a jaro de INA ni celebris nian jubileon per organizo de nia 4-a konferenco: ĝi okazis en la tempo de la 30-a de julio ĝis la 6-a de aŭgusto 2011 en Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo, Germanio.
Nia konferenco pasis. Evidente ĉiuj partoprenantoj estis kontentaj kaj tial mi nomas ĝin tre sukcesa.
INA plenumis la pretendon de la naturkuracado, por ke homoj bonfartu, vivu longe kaj sane.
Tio ŝuldiĝas precipe al kelkaj programeroj kaj iliaj prezentantoj. INA fieras pri elstaraj fakuloj, kiuj dediĉis
sian tempon kaj scion por niaj partoprenantoj. Koran dankon al ĉiuj! INA ankaŭ ĝojis pri kelkaj maloftaj partoprenantoj, kiel Alfredo Kobina el Ganao kaj Wang Disheng el Ĉinio. Same kiel ĉiuj aliaj ili helpis doni al
nia kadra temo - „Naturkuracado en la nuna mondo“ - scion pri la stato de naturkuracado.
Oni povas konstati, ke malgraŭ tio, ke homoj agnoskas la gravecon de naturkuracado, ili ne donas al ĝi la necesan subtenon. En Germanio 75% da pacientoj deziras naturkuracilojn, sed ili tamen prefere vizitas la medicinistojn,
kiuj estas pagataj de la sanasekuroj. Tiuj homoj venas al naturkuracisto nur tiam, kiam la medicinistoj diris al ili,
ke ne plu estas espero, transvivi la malsanon.
INA logis esperantistojn al Herzberg, bela urbeto en la mezo de Germanio, kiu estas konata kiel la Esperanto-urbo.
Ni havis la ĝojon, saluti du kunfondintojn de INA, s-ron Kees Ruig el Nederlando kaj D-ron Puramo Chong el Koreio (nunan honoran prezidanton). Ankaŭ Hubertus Schweizer, kiu iam estis vicprezidanto, kaj la nunan vicprezidanton de INA D-ro Wang Disheng.
La gesinjoroj Ebel zorgis per siaj kontaktoj al abelistoj en Herzberg pri tio, ke tiuj ankaŭ komprenis la signifon de Esperanto. Antaŭe ili faris la strangan demandon: "Ĉu oni povas paroli pri abeloj en Esperanto?" Sed post la prelego pri abeloj kaj abelaj produktoj kaj la komuna ekskurso al abelejo, ili jam estis konvinkitaj pri la granda utileco de Esperanto.
INA ankaŭ plektis kontaktojn al la loka malsanulejo kaj kompreneble al la urbaj instancoj, kiuj multe helpis al nia sukcesa konferenco. Tiel ni ne nur atentigis pri la graveco de naturkuracado en la mondo, sed ankaŭ pri la rolo de Esperanto.
Tio evidentiĝis ankaŭ en la posta profesia seminario de D-ro Puramo Chong, kiun li faris en Esperanto kun mia interpreto al germanlingvaj kuracistoj el kvin landoj. En la tria tago mia interpretado apenaŭ plu estis necesa. Kelkaj partoprenintoj jam aliĝis al Esperanto-kurso.
En la regiona gazetaro nia INA-konferenco trovis vastan eĥon. Tri grandaj kaj unu mallonga artikolo aperis.
Mi dankas al ĉiuj partoprenintoj, al ĉiuj kontribuintoj pro ilia partopreno en nia jubilea INA-Konferenco. La venontaj supozeble okazos en Litovio kaj Ĉinio, kiujn volas okazigi D-ro Alfredas Maruŝka kaj D-ro Wang Disheng.
Harald Schicke
prezidanto de INA


D-ro Puramo CHONG (Koreio, nun Usono), - unu de la kunfondintoj kaj nun honora prezidanto de INA
Li prelegis pri la temo: "Korea kompleksia medicino Sa-am"
Medicina magistro WANG DISHENG - alt-ranga medicinisto en hospitalo Anhui, (Ĉinio) speciale en Tradicia Ĉina Medicino, akupunkturo, dieto kaj masaĝo. Li prelegis pri la temo: "Renoj - la radiko de viva arbo"

Sinjoro Harald SCHICKE (Germanio), la prezidanto de INA, naturkuracisto, tradukisto
de fakaj revuoj kaj preleganto
pri diversaj temoj en naturkuracado.
Li prelegis pri la temoj:
1) INA 25-jara 2) Akvokuracado laŭ pastoro Kneipp 3) Ginsengo - radiko de la vivo 4) Bierseminario


Sinjoro Hubertus Schweizer (Germanio) estas profesia preleganto kaj pastro,-
dum pli ol 35 jaroj li laboris kiel naturkuracisto.
Li prezentis sian propran Di(in)an masaĝon.
Resumo:
La Diina Masaĝo laŭ HMS
estas tuteca terapio, facile lernebla kaj ĉie dum unu horo bone farebla. Ĝi konsistas el:

D-ro Alfredas Maruŝka, (Litovio), fakulo pri naturkuracado.
Li prelegis pri la temo: Kodo de malsano: triopa vojo por diagnostiko kaj kuracado
S-ino Małgosia J. KOMARNICKA (Polando) prelegis pri la temo:
"Sentado de feliĉo kaj la naturo de malfeliĉo en nia vivo."
Resumo: La prelego temis pri tio, ke la perceptado kaj atingado de feliĉo estas iu vivsinteno. Serĉante feliĉon homoj strebas riĉecon, aprobon aŭ regi-povon, sed la riĉeco kaj famo ne garantias akiron de feliĉo. Neniam ni atingos sukceson, se ni kreos por ni mem tiajn kondiĉojn de vivo, kiuj ne favoros evoluon de nia animo, menso kaj korpo.
La korpo, menso kaj animo estas nedisigeble kunligitaj kaj do bonaj emocioj, ekz. optimismo plifortigas nian imunan sistemon.

Sinjoro Kees Ruig, (Nederlando), eksvicprezidanto kaj kunfondinto de INA.
Dum jardekoj li
okupiĝas pri naturkuracado.
Li prelegis:
1) pri homeopatio, 2) rakontis humanisman fablon,
3) organizis mantrokantadon,
4) prezentis la Herzberg-himnon, ludis muzikon kaj kantigis la ĉeestantojn dum la adiaŭa vespero...
S-ro Waldemar Ebel (Germanio), hobia abelbredisto.
Li prelegis pri la temo:
"Abelo - unika insekto ne nur pro mielo"
Resumo: La abelo estas la sola insekto, kiu jam de antikva tempo estas bredata de la homo cele rikolti unikan naturan produkton mielon. 80% de la homa vegetara nutraĵo rekte dependas de tiu (ofte maljuste akuzata) laboremulo...
La celo de la prelego estis mallonge informi pri la mirinda matriarkeca mondo de abeloj, rakonti pri diversaj kuracaj ecoj de la abelproduktoj kaj ilia ĝusta uzo kaj gajni simpation de la aŭskultantoj por tiu laborema insekto.

D-ro Knöringer (Germanio) prelegis pri la temo: "Amikaro Bruno Gröning"
Resumo:

Enkadre de la konferenco la INA-fakuloj ofertis seminarion, kiu okazis por fakuloj naturkuracistoj en Esperanto kun traduko al la germana lingvo.
5a - 7a aŭgusto 2011: Okazis praktika seminario (por germano-parolantaj kuracistoj) pri la temo:
"Kompleksia Medicino kaj Sa-am Akupunkturo"
La seminarion gvidis D-ro Puramo Chong (Koreio/Usono).
La kondiĉoj de la partopreno en la praktika seminario estis
la teoria bazo de la faka libro de
D-ro Puramo Chong "Kompleksia Medicino kaj Saama Akupunkturo" en la lingvo Esperanto.
La germanlingva versio de la libro estis tradukita de sinjoro Harald Schicke (Germanio) kaj eldonita
de MZ-Verlag por germanlingvaj uzantoj.
Jen artikolo pri la pasinta seminario, kiu aperis en la loka preso:

En la tempo de la 12-a ĝis la 19-a de julio 2008 la Internacia
Naturkuraca Asocio (INA) okazigis sian
3-an konferencon en la Esperanto-urbo Herzberg, Germanio.
Samtempe en Herzberg okazis la Kulturturisma Semajno, kiun organizis la Internacia Kultura Centro Herzberg
(ICH - www.ic-herzberg.de ) kies partoprenantoj ankaŭ aktive partoprenis niajn ofertojn kaj informiĝis
pri naturkuracado. La tuta semajno okazis en granda harmonio kaj ĉiuj partoprenantoj restis tre kontentaj.
Niaj cefaj prelgantoj el Ĉinio - Ji Diping (pro malsano) kaj nia
vicprezidanto Wang Disheng (pro rifuzo de la vizo)
kaj la kolegino el Meksiko bedaŭrinde ne povis ĉeesti la konferencon, tial la antaŭplanita
temo "Herbokuracado
en Oriento kaj Okcidento" ne plu havis sencon, ĉar la
esenca parto mankis.
Pro tio ni ŝanĝis la kadran temon kaj prelegis pri la germana naturkuraca koncepto, kiun vi jam konas
el niaj revuoj: "Kuracado laŭ Pastro Kneipp", ĉar en Herzberg estas bonega ebleco sperti
la praktikan parton.
Ankaŭ la publika vespero estis sukcesa. En ĝi mi prelegis dulingve pri korea ginsengo. Kelkajn fotojn
vi povas vidi ekz. sur la oficialaj paĝoj de Herzberg - la Esperanto-urbo (www.herzberg.de).
Dum la festotago de la dujariĝo de la decido nomi Herzberg la Esperanto-urbo(n) partoprenis preskaŭ 60 homoj,
i. a. du urbaj konsilantoj kaj la urbestro (La urbestro poste ankaŭ parolis dum la solena inaŭguro de la
UK).
En bonega Esperanto li klarigis la celojn de la iniciato. Herzberg ne estos efemera afero, sed la tuta urba
oficistaro kaj la urbaj reprezentantoj nun lernas Esperanton. Komune kun ICH ili multe laboras por la efektivigo de
la unua Esperanto-urbo.
La urbestro Gerhard Walter precipe ĝojas, ke Jeong-ok kaj mi baldaŭ translokiĝos al Herzberg kaj
tie estos la unuaj, kiuj ekloĝas tie pro la "Esperanto-urbo". La urbo promesas ĉiun ajn helpon.
Estas malfacile trovi en Germanio pli favorajn kondiĉojn. Nun nia domo,
kiun ni aĉetis en la ĉefa strato de Herzberg, estas renovigata. Preskaŭ
ĉiuj partoprenantoj de nia konferenco vizitis ĝin kaj scias, ke ĝi
fariĝos la nova naturkuraca centro de Esperantujo.
La ŝanco de la Esperanto-urbo ankaŭ validas por INA. Se multaj homoj ion kontribuus, ni havus tute
novan centron, ne konkuran al UEA aaŭ iu alia asocio. Jam nun tie ĉiumonate okazas multaj esperantistaj eventoj.
Herzberg - la Esperanto-urbo meritas vian viziton!
Dum UK en Roterdamo okazis la tradicia INA-kunsido. Ĝin partoprenis proksimume 60 personoj - iom malmultaj,
sed la konkurado estis tre granda, ĉar samtempe okazis du koncertoj, unu kun tre fama artisto.
Dum la INA-kunsido prelegis s-ro d-ro Maruschka (Litovio) kaj s-ro Hubert
Schweizer (Germanio), kiu nun preparas esperantlingvan libron pri
speciala kuracado. Mi prelegis pri la kuracado laŭ Kneipp.
La partoprenantoj evidente estis tre kontentaj pri la kunsido, kiu tradicie apartenas al la plej interesaj dum
UK. Multaj poste faris demandojn pri individuaj sanproblemoj.
Dum la la movada foiro ni dividis tablon kun "Rondo Kato". Evidente la plej multaj homoj pli interesiĝis
pri la belaj katetoj, kiujn ili montris sur fotoj.
Kiel fote montri la laboron de INA por konkuri kun la amindaj katetoj? Se vi havas proponon, mi tre ĝojus!
Amike kaj tre ĝoje, ke INA venkis la malfacilaĵojn, salutas vin
Harald Schicke, prezidanto de INA
La 2-a konferenco de
Internacia Naturkuraca Asocio okazis de la 5-a ĝis la 9-a de decembro
2005 en Shanghajo, Ĉinio. Ĝi kunvenigis pli ol 40 naturkuracistojn kaj
interesulojn, kiuj konferencis sub la temo "Maljuniĝo kaj
Naturkuracado". Prelegis sep naturkuracistoj el kvin landoj en la
teknike perfekte kaj lukse ekipita konferencejo de la Federacio de
Sociaj Sciencoj.
Jen la listo de la prelegoj:
Dum la konferenca semajno ĉiumatene okazis lernado kaj ekzercado de Tajĉiĉuan, kiun gvidis majstro ZHANG Jiping, Ĉinio.
Li estas esperantisto kaj majstro de diversaj tradiciaj ĉinaj batalartoj, kiu nun gvidas Universalan Tajĉiĉuan -
Grupon de
Esperanto (UTGE): www.01248.cn
Tre interesa estis la vizito al Shanghaja Medicina Hospitalo pri TĈM,
kie la partoprenantoj vidis la akupunkturadon, ĉinan masaĝon kaj la
farmacian fakon, en kiu oni ĉiutage preparas la drogojn por tizanoj en
la kvanto de 5,2 tunoj.
En la hospitalo konferencanoj aŭdis du prelegojn de profesoroj de
Shanghai Ĉin-medicina Universitato sub la traduko de s-ro Cui. La
hospitalo donacis al ĉiuj partoprenantoj tre belan argilan teotason kaj
diversajn materialojn pri la hospitalo.
Vespere okazis bankedo, al kiu nin invitis Sxanghaja Medicina Hospitalo
pri TĈM kaj Federacio de Sociaj Sciencoj. Tiel la konferencanoj spertis
la varian kaj bongustan ĉinan manĝon kaj ties sanigan efikon.
Ankaŭ la turisma programo apartenis al la konferenco. Tiel ni ĝuis faman ĉinan akrobataĵon, viziton al la malnova kvartalo
de Sxanghajo kaj Yu Ĝardeno.
Dum la ekskurso al la centro de Sxanghajo ni vizitis la duan globon (267 m) de la televida
turo, kies grandioza arkitekturo etendiĝas al alteco de 468 m.
En la lasta tago de la konferenco okazis tuttaga ekskurso al la urbo Hangzhou, kie ni ĝuis la belegan naturon de la
okcidenta lago, la grandiozan Liin-templon kaj tegustumadon de fama tekultivejo.
Kelkaj partoprenantoj uzis la eblecon veturi de la flughaveno per la unika magnetŝveba trajno, germana invento,
kiu rapidiĝas ĝis 431 km/h sur la 33 km mallonga distanco. Ĝi estas mallaŭta, uzas malmulte da energio kompare kun
kutima trajno kaj veturas multe malpli skue.
La konferencon perfekte organizis vicprofesoro WANG Minhao, Ĉinio, al kiu I N A ŝuldas multe da danko.

La 1-a konferenco de Internacia Naturkuraca Asocio okazis en aŭgusto 2002 en Krefeld, Germanio.
Ne, ĝi ne estis internacia kongreso de amazonoj, nek seminario pri virinaj rajtoj.
Ĉi tie renkontiĝis aktivuloj kaj interesitoj pri naturkuracado.
Pluraj el ili konis unu la alian ĝis nun nur koresponde.
Sep landoj estis reprezentitaj. La konferenca programo variis de la koreia akupunkturo Sa-am ĝis influo de la kosmo je la
sano de homo.
Dank’ al la bona organizo sufiĉis tempo kiel por seriozaj tiel por distraj programeroj. La sanon kaj
bonhumoron pozitive influis ankaŭ glaso da biero kaj ekskursoj al pitoreskaj lokoj. La partoprenantoj de la konferenco
disveturis pli plenaj da entuziasmo ol ĉe la alveno.