|
Fakaj libroj pri naturkuracado
 |
"Kompleksia Medicino kaj Saama Akupunkturo"
Verkita de s-ro Puramo CHONG, Koreio/Usono.
Eldonita de KAVA-Pech, Ceĥio.
Tiu ĉi libro prezentas unikan korean tradician medicinon, konatan kiel Kompleksia Medicino kun ĝia unika
kompleksia akupunkturo, kies teoriaj bazoj malsamas ol tio de la ĉina medicino.
"Vi lernos ne nur pri la diferencoj inter tradicia ĉina medicino, devenanta de la antikva Ĉinio kaj tradicia
korea medicino, specife evoluinta en Koreio, sed ankaŭ pri pri tio, kiel diversaj ĉinaj antikvaj teorioj estas
kritikitaj kaj malsame aplikataj al korea medicino". (el la "Antauparolo" de la autoro).
ISBN 80-85853-55-8, 272 pagoj, rice ilustruitaj kun multaj tabeloj.
Prezo: 28 euroj.
|
|
"Konstitutionelle Medizin und Sa-am Akupunktur" ,
Germanlingva versio de "Kompleksia Medicino kaj Saama Akupunkturo",
tradukita de s-ro Harald Schicke, Germanio.
Eldonita de MZ-Verlag por germanlingvaj uzantoj.
S-ro Harald Schicke tradukis la supran libron
de Puramo CHONG
kun la celo diskonigi korean medicinon en Eŭropo precipe por neesperantistoj.
ISBN 3-89240-083-0, 250 paĝoj.
Detalojn vi povas legi en la hejmpaĝo de
www.sa-am.de
|
|
"La korpo de la homo",
enkonduko al konstruo kaj funkcio, 2a eldono,
verkita de s-ro Harald Schicke, Germanio.
Eldonita de MZ-Verlag .
Jen
libro peranta al vi la bazajn sciojn pri la konstruo kaj funkciado de
la homa organismo. En lingvaĵo komprenebla ankaŭ por laikoj vi
konatiĝas kun mirakloj de la homa korpo. 71 ilustraĵoj sur 147
paĝoj facile komprenigas la necesajn fakvortojn.
La juĝo de unu leganto: "... kristalpure kaj frapege efikanta, fake senriproĉa esperantaĵo! ... kaj la temo,
kaj ties prilaboro apenaŭ havas precedenton en nia literaturo."
Por la 2a eldono ni aldonis indekson, ilustraĵojn kaj informojn.
Krome ni forigis komposterarojn.
ISBN 3-89240-098-9, 147 paĝoj, 71 ilustragoj, Prezo 13,50 euroj
|

|
"Tradicia ĉina dieto",
verkita de Wang Disheng, Ĉinio
La tradicia ĉina dieto (TĈD),
nomata ankaŭ tradicia ĉina manĝaĵ-terapio, estas unu el la
karakterizo-riĉaj sciencoj, kiu studas la leĝon kaj metodojn kiel
utiligi efike manĝaĵojn, trinkaĵojn kaj tradiciajn ĉinajn drogojn
(TĈDR) kontraŭ malsano aŭ sindromo kaj kiel sufiĉe efektivigi tiujn
efikojn.
Laŭ la teorio de TĈD, por preventi kaj kuraci malasanon, plifortigi
homan korpon aŭ prokrasti seniliĝon oni ne simple kunmiksas manĝaĵojn
(aŭ trinkaĵojn) kun drogoj, sed receptigas ilin laŭ la teorioj de
tradicia ĉina medicino ( TĈM) kaj preparas ilin per la ĉinstilaj
kuirmetodoj je belkoloraj, bonodoraj kaj palatplaĉaj frandaĵoj.
ISBN 988-97267-4-2, 360 paĝoj, Prezo 10 euroj |
|
"Germanaj bieroj", 3-a eldono,
verkita de s-ro Harald Schicke.
La sola libro pri biero en Esperantujo!
Lernu leĝere pri unu el la plej valoraj trinkaĵoj, ĝiaj kelkjarmila
historio, kulturo, ingrediencoj, ĝia produktado,
preventa kaj kuraca efikoj je nia sano.
La libro estas lukse bindita, plenkolora, 119 paĝoj, 55 ilustraĵoj,
Legu recenzon pri la libro, kiu aperis en la revuo
MONATO en februaro 2008.
ISBN 3-89240-124-1,
Prezo: 12 eŭroj (+ sendokosto)
|
|
|